乌克兰总统再次感谢中国对乌抗疫支持

乌克兰总统再次感谢中国对乌抗疫支持

乌克兰总统泽连斯基4月14日就新冠肺炎疫情发表电视讲话,再次感谢中国等国家和国际组织对乌提供抗疫援助。

La 14-an de aprilo, ukraina prezidento Vladimir Alexandrovich Zelensky faris televidan paroladon pri la epidemio de COVID-19, kaj refoje dankis la landojn, inkluzive de Ĉinio, kaj internaciajn organizojn, kiuj donis al Ukrainio kontraŭ-epidemiajn helpojn.


泽连斯基表示,首先要感谢中国朋友,感谢中国同乌克兰开展迅速而富有成果的合作,对于乌克兰出现的各种问题,中国朋友迅速出手相助,支持最大。

Zelensky diris, ke li unue dankas Ĉinion pro la rapida kaj fruktodona kunlaboro kun Ukrainio. Kiam Ukrainio havas malfacilojn, Ĉinio rapide donas helpon kaj subtenon.


泽连斯基强调,此次疫情是检验全世界是否团结的一次大考,庆幸的是我们没有生活在一个各国“独善其身”的世界。乌克兰也愿针对其他国家的需要提供力所能及的帮助。

Zelensky emfazis, ke la epidemio estas granda provo de la unueco de la mondo. Feliĉe ni ne vivas en la mondo, kie ĉiu lando nur zorgas pri si mem. Ukrainio ankaŭ pretas helpi aliajn landojn laŭ sia kapablo.


乌克兰疫情发生后,中国驻乌克兰大使馆多次组织中乌专家视频会议,分享中国抗疫经验。本月1日中国政府援助乌克兰的人道主义抗疫物资抵达乌首都基辅。此外,乌克兰华侨华人协会、乌克兰中国商会和中国留学生纷纷行动起来,向乌克兰医院和当地居民捐助抗疫物资。

Post ekapero de la epidemio en Ukrainio, la Ĉina Ambasadorejo en Ukrainio okazigis plurajn videokonferencojn inter ĉinaj kaj ukrainaj fakuloj por kunhavigi la spertojn de Ĉinio pri la batalado kontraŭ la epidemio. La 1-an de aprilo, la kontraŭ-epidemiaj materialoj el Ĉinio atingis Kievon, ĉefurbo de Ukrainio. Krome, la Ukraina Asocio de Eksterlandaj Ĉinoj, la Ĉina Komerca Ĉambro en Ukrainio kaj ĉinaj studentoj donacis kontraŭ-epidemiajn materialojn al ukrainaj hospitaloj kaj lokanoj.

乌克兰总统再次感谢中国对乌抗疫支持


分享到:


相關文章: