巴西世界語者拉斐爾在中國:重回辦公室,找回了家的感覺

2月24日,在家隔離辦公兩週後,我重回世語君編輯部辦公。這段時間小編們可以在家辦公也可到單位上班,基於多種考慮我選擇到單位辦公。原因之一是單位環境比較舒適,家裡電腦很多程序都沒安裝,辦公室電腦用起來更方便。

Ekde la 24-a de februaro mi laboras en la oficejo de El Popola Ĉinio, post du semajnoj laborante hejme. Oni donis al mi la eblecon elekti inter labori en la oficejo aŭ hejme, kaj mi elektis la oficejon pro pluraj kialoj, inter ili la komforto kaj la ebleco uzi komputilajn programojn kiujn mi ne havas hejme.

巴西世界語者拉斐爾在中國:重回辦公室,找回了家的感覺

在家隔離辦公兩週後我回到辦公室

回辦公室的第一天我滿是驚奇:單位門口,我注意到門衛正在檢查每個人的體溫,我心想增加某些檢查環節還是非常必要的,但並非如此,量完體溫後工作人員直接讓我進大門了。到了辦公室,我要做的第一件事就是到打卡機簽到,但是同事阻止了我,她解釋說這段時間不再打卡了,因為打卡機可能會成為傳播病毒的載體。

Mia unua tago en la oficejo estis plena de surprizoj: alveninta en la laborejo, mi rimarkis homojn ĉe la enirejo kontrolantaj temperaturon de alvenintoj. Mi supozis, ke estus necesa iu aldona proceduro, sed ne, post kontroli mian temperaturon oni simple permesis al mi eniri en la konstruaĵon. Alveninta al la oficejo, mia unua ago estis iri al horar-registrilo por registri mian alvenhoron, sed kolegino haltigis min kaj klarigis, ke tion oni ne plu faras, ĉar la registrilo povas esti infektilo.

單位提供午餐和晚餐,這樣我就不用做飯,也不用像之前那樣頻繁去超市,可以安心工作了。原本我們可以在食堂吃自助,為減少交叉感染,現在不能在食堂吃飯了,只提供打包好的飯菜,盛在一次性餐盒裡。

En la laborejo oni provizas nin per tagmanĝo kaj vespermanĝo, sekve mi ne bezonas kuiri nek iri al superbazaro tiom ofte kiel antaŭe, kaj povas koncentriĝi en mia laboro. La manĝejo, kie ni kutime manĝas kaj libere elektas manĝaĵon en bufedo, estas fermita, kaj oni provizas nin per manĝaĵo pakita en forĵeteblaj ujoj, por redukti la riskon de infektiĝo.

巴西世界語者拉斐爾在中國:重回辦公室,找回了家的感覺

疫情期間,我在單位吃的第一頓午餐

回單位上班第一天我才意識到,從巴西回來後在家隔離的兩週是多麼孤獨。兩週期間,我只能和室友聊天,偶爾會與超市、餐廳的工作人員簡單交流。在單位,見到來上班的同事們我非常高興,雖然有些同事還繼續在家辦公,就連見到樓道里那些從不講話的人也會覺得開心,他們的面孔已經成為我日常生活的一部分。這次從巴西回來後,我第一次覺得北京有點陌生,但回到單位後,被這熟悉的一切包圍著,終於找回了那種有家的感覺。

En mia unua tago en laborejo mi rimarkis kiom sola mi estis dum miaj unuaj du semajnoj post reveno el Brazilo: dum du semajnoj mi babilis nur kun mia kunloĝanto, nur foje bezonis diri kelkajn vortojn al funkciuloj de superbazaroj kaj restoracio. En la laborejo, estis agrable revidi miajn kolegojn, kvankam multaj daŭre laboras hejme, kaj eĉ revidi en la koridoroj homojn, kun kiuj mi kutime ne babilas, sed kies vizaĝoj fariĝis parto de mia ĉiutaga vivo. Tio ĝojigis mian koron. Pekino unuafoje ŝajnis al mi iom fremda ekde mia reveno el Brazilo, tamen post mia reveno al la laborejo mi povis denove senti min hejme, ĉirkaŭita de konatuloj.

另一個讓我感到意外的是:樓道里空蕩蕩的,會議室的門緊閉著,人明顯少了很多。隨後的幾周裡回來上班的人漸漸多了起來,3月13日這天又有幾個同事回單位上班了,現在只有三個同事依然在家辦公。

Alia surprizo estis la koridoroj preskaŭ malplenaj, la kunvenejoj fermitaj, la manko de homoj. Dum sekvaj semajnoj, tamen, mi konstatis ke homoj iom post iom revenas al la laborejo. La 13-an de marto kelkaj aliaj kolegoj revenis al la laborejo kaj nur tri ankoraŭ laboras hejme.

我是在去年11月搬到現在的住所,因此與新鄰居接觸不多,疫情拉近了我們的距離:宅在家裡讓我有更多的時間與其中的一個鄰居相互認識。她是個老師,也在家辦公,單位給她寄來了幾箱快遞,有新電腦、一些書和教學工具。她是那種典型的中國年輕人,習慣了網購、叫外賣。由於疫情,她決定自己做飯,儘量減少網購。有一天她竟然向我這個老外打聽超市的情況,因為她對周邊的環境不太熟悉,這真的是驚到了我。後來我們一起去了一家大超市,買了生活必需品以撐過隔離期。

Mi transloĝiĝis en novembro, sekve mi ankoraŭ ne havis multe da tempo por amikiĝi kun miaj novaj kunloĝantoj, kaj la epidemio kontribuis por alproksimigi nin: mi restis du semajnojn hejme kun unu el ili, kiu okupiĝas pri instruado kaj daŭre laboras hejme. Ŝia dunganto sendis al ŝi multajn skatolojn, kun nova komputilo kaj pluraj libroj kaj instruiloj. Ŝi estas tipa ĉina junulino, alkutimiĝinta al reta aĉetado kaj mendado de manĝaĵoj per apo. Pro la epidemio, ŝi decidis kuiri hejme kaj eviti rete aĉetumi, kaj mi surpriziĝis kiam ŝi demandis pri superbazaro, ĉar ŝi ne konas la ĉirkaŭaĵon de nia hejmo! Ni kune iris al granda superbazaro kaj aĉetis ĉiom urĝe bezonatan por travivi la kvarantenon.

巴西世界語者拉斐爾在中國:重回辦公室,找回了家的感覺

和室友去超市的路上,我們路過關閉中的北京動物園

我的另一個鄰居還沒回北京,她是黑龍江人,受疫情影響,她家那邊封城了。我們不時在網上互動,她告訴我,黑龍江是冬季旅遊勝地,每逢冬季,很多湖北人到此度假,因此她還不能回京。我不知道禁令是否還會持續下去,但她可以網上辦公,所以不著急回來。

Mia alia kunloĝanto ankoraŭ ne revenis al Pekino: ŝi estas el Heilongjiang-provinco, en nordorienta Ĉinio, kaj ŝia urbo estas fermita pro la epidemio. Ni foje interagas per interreto, kaj ŝi klarigis al mi, ke Heilongjiang, konata pro siaj vintraj turismejoj, ricevis multajn turistojn el Hubei-provinco dum vintro, kaj pro tio oni ne permesis ŝian revenon al Pekino. Mi ne certas ĉu la malpermeso daŭras, tamen ŝi laboras perinterrete kaj ne bezonas urĝe reveni.

現在我騎自行車上下班。為了快點到單位,通常我會從小區穿行,但是上班的第一週,我發現那個小區門口安排了保安看守。有天早上,保安非常通情達理,直接放我穿行,但是可以感覺到安檢越來越嚴,於是我現在走大路,雖然要比平時多走兩個街區,但這樣可以免得在小區門口受阻,也算是配合防疫工作。

Por atingi la laborejon mi biciklas. Mi kutime trairas loĝkvartalon por rapidigi mian vojaĝon, sed dum mia unua semajno en la laborejo oni metis gardistojn ĉe la enirejoj de tiu loĝkvartalo. Iumatene gardisto estis tre simpatia kaj simple lasis min trairi, sed mi rimarkis, ke kontrolado iom post iom fariĝas pli strikta, do mi preferas uzi la avenuon, kiu aldonas du blokojn al mia biciklado, ne nur por eviti ĝenon ĉe kontrolejo, sed ankaŭ por kunlabori kun aŭtoritatoj.

現在我可以很容易地在我家附近找到共享單車,以前早上上班時,共享單車比較少。可能是因為目前很多人都在家辦公,或是因為工作人員沒有像過去那樣把這些車搬運到其他地方的緣故吧。但是我注意到,車座上看起來髒兮兮的,好像有人在上邊倒了髒水。我對此非常好奇,後來我發現,原來這些神秘的“髒水”是消毒液。

Bona novaĵo por mi estas la facilo trovi biciklon proksime al mia hejmo, antaŭe kutime estis malmultaj en la mateno, kiam mi estis survoje al laborejo. Tio okazas, ĉar multaj homoj laboras hejme kaj ankaŭ ĉar funkciuloj, kiuj transportas biciklojn de unu loko al alia, ne plu iras tien por preni la parkitajn biciklojn. Mi tamen rimarkis, ke seĝoj de multaj bicikloj aspektas malpuraj, kvazaŭ oni ĵetis malpuran akvon sur ili. Mi scivolemis pri tio, kaj finfine malkovris, ke tiu mistera likvaĵo estas desinfektilo.


巴西世界語者拉斐爾在中國:重回辦公室,找回了家的感覺


分享到:


相關文章: