03.06 2020年婦女節,國際世界語協會致信全球女性

中世雙語 | 2020年婦女節,國際世界語協會致信全球女性

2020年國際婦女節來臨之際,國際世界語協會向全世界的女性,特別是世界語界的女性致敬。在世界每一個角落都能看到講世界語的人們,無論他(她)是男性還是女性。世界語作為一種促進直接對話的國際語言,其獨特的地位是幫助世界各地的女性跨越距離和語言障礙,彼此交流,交換意見和想法,採取行動支持和組織女性在世界各地開展活動。

Universala Esperanto-Asocio salutas la virinojn de la mondo, precipe la anojn de la Esperanto-komunumo, okaze de Internacia Virina Tago 2020. Parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto, same virinoj kiel viroj, troviĝas en ĉiu angulo de la mondo. En sia rolo kiel internacia lingvo laboranta por rekta kaj nefiltrita dialogo inter la civitanoj de la mondo, Esperanto unike situas por ĉie helpi virinojn interkomunikiĝi trans la bariloj de distanco kaj lingvo, interŝanĝi vidpunktojn kaj ideojn, kaj organizi sin ĉiuloke por agado subtene al virinoj.

我們意識到有很多工作值得我們去做:在勞動就業、薪酬待遇、接受教育、保健服務、公正執法等方面確保男女平等。在適齡上學孩子中,有很多女孩還沒有獲得技能就早早輟學進入社會開始工作了。聯合國在很多領域已取得進展,特別是通過《 2030年可持續發展議程》目標方面,但由於氣候變化,人類流離失所,戰爭和流行病而造成日益嚴重的問題破壞了這一進程,而這些本來是可以避免的。我們需要世界各地政府以及人民之間更多地對話,加深瞭解,達成更多一致的意見。我們需要一種和平的語言。

Ni rekonas, ke multo farendas: egala kompenso por egala laboro, aliro al edukado, adekvataj sanservoj, jura egaleco, egala klerigo por knabinoj kaj knaboj – la listo longas. El inter tiuj infanoj kiuj havas aliron al edukado, tro multaj knabinoj frue forlasas la lernejon, antaŭ ol ili povas evoluigi la proprajn lertojn aŭ pretigi sin por karieroj. Kvankam Unuiĝintaj Nacioj atingas progreson, precipe per Tagordo 2030 kaj ties Celoj por Daŭripova Evoluigo, kreskantaj problemoj pro klimatŝanĝiĝo, dislokiĝo, militagado kaj epidemioj subfosas tiun progreson – kaj estas eviteblaj. Bezonataj estas pli da dialogado, pli da preteco kompromisi, pli da interkompreniĝo, inter homoj kaj registaroj ĉie. Ni parolu la lingvon de la paco.

聯合國報告指出:“對世界上大多數女性和女孩來說,真正的變化緩慢地讓人痛苦。至今,沒有一個國家可以說實現了正真的性別平等。”針對女性的家庭暴力和公共暴力仍在繼續,對女權主義者的抵制仍在繼續。

“Veraj ŝanĝoj,” laŭ Unuiĝintaj Nacioj, “estas dolorige malrapidaj por la plimulto de virinoj kaj knabinoj de la mondo. Hodiaŭ eĉ ne unu lando povas pretendi, ke ĝi atingis genran egalecon.” Ĉehejma kaj publika perforto kontraŭ virinoj daŭras, same kiel rezisto al feminismaj sukcesoj. “Venis la tempo,” diris Ĝenerala Sekretario António Guterres lastatempe “kiam ni ĉesu klopodi ŝanĝi virinojn, kaj komencu ŝanĝi la sistemojn kiuj malhelpas ilin atingi sian potencialon.”

同時,國際世界語協會認可並尊重女性在語言和文化復興的重要作用,以保護她們在家庭領域不受壓迫和歧視。這是努力建立一個多元文化與語言和諧共處、實現真正男女平等的世界的重要組成部分。

UEA rekonas kaj honoras la gvidan rolon de virinoj en movadoj por lingva kaj kultura revivigo, kaj por ŝirmi la endoman sferon kontraŭ subpremo kaj diskriminacio. Tiaj iniciatoj formas esencan parton de la strebado starigi mondon kie multaj kulturoj kaj lingvoj povu harmonie kunekzisti, kaj kie vera genra egaleco realiĝu.

我們支持消除對女性和女童歧視的運動,並建立可持續發展的未來,在這種可持續的未來中,所有人不論語言、文化、性別以及其他的不同,享有同等的關注和尊重。

Sekve, ni esprimas nian solidarecon kun movadoj por forigi diskriminacion kontraŭ virinoj kaj knabinoj kaj krei daŭripovan estontecon kiam ĉiuj homoj traktiĝas kun egalaj atento kaj respekto, sendepende de lingvo, kulturo, genro, kaj aliaj formoj de diverseco.


中世雙語 | 2020年婦女節,國際世界語協會致信全球女性


分享到:


相關文章: