03.02 對於武漢疫情,在西安生活和工作近10年的巴西商人認為,中國政府已快速反應並採取行動應對這一嚴重局勢

對於武漢疫情,在西安生活和工作近10年的巴西商人認為,中國政府已快速反應並採取行動應對這一嚴重局勢

Aldreno Speko,巴西人,在西安生活和工作近10年。與中國一家公司合作,從事在巴西,安哥拉和中國之間的國際貿易。

Aldreno Speko, brazila esperantisto, loĝas kaj laboras en la urbo Xi’an por preskaŭ dek jaroj. Li kunlaboras kun ĉina kompanio por internacia komerco inter Brazilo, Angolo kaj Ĉinio.

通常,冬季我都會在中國,包括春節。春節是亞洲人的節日,巴西人並不過這個節。但是自從2010年以來,我一直在中國居住,我知道到它對於中國文化和中國家庭的重要性。

Mi trapasas la vintran periodon en Ĉinio, inkluzive de la ĉina novjaro aŭ “Printempa Festo”. La printempa festo estas Azia festivalo. Oni ne celebras ĝin en Brazilo sed pro tio ke mi jam loĝas ekde 2010 en Ĉinio, mi konscias pri ĝia graveco en ĉina kulturo kaj familio.

每年這個時候我的中國朋友總會時不時邀請我與他們共進午餐或晚餐。我總是可以品嚐到各種美食:餃子、春捲、年糕、湯圓和魚。

Dum la tiu periodo, mi kutime estas invitita de amikoj (lokaj esperantistoj) por partropreni tagmanĝon aŭ vespermanĝon ĉe ili. Tiam mi povas gustumi diversajn bongustajn frandaĵojn kiel ĝiaŭzio, printempaj rulaĵoj, riza kuko, dolĉaj rizsferoj kaj fiŝo.

今年的大年三十,我待在公寓裡看看春晚,哪裡也沒有去。因為我知道按照中國的傳統,大年三十的聚會是家庭聚會,我不願在如此重要的節日打擾我的朋友們。寒假還是有些冷,所以我寧願待在家裡休息、讀書或寫作,學習世界語或中文,並與巴西的家人、親戚和朋友保持聯繫。

En la antaŭnokto, mi restis en mia apartamento kaj spektis la faman CCTV gala night. Laŭ la tradicio, la festo estas familia renkontiĝo kaj do mi ne deziras invadi intimecon de ĉinoj dum tiel grava periodo. La vintra ferio havas malaltajn temperaturojn, do mi preferas resti en mia loĝejo kie mi ripozas, legas aŭ skribas, studas Esperanton aŭ ĉinan lingvon, korespondas kun familianoj, parencoj kaj amikoj en Brazilo.

對於武漢現在的疫情,我認為中國政府已快速反應並採取行動應對這一嚴重局勢,並有能力在最大程度上控制疫情。例如,在我們附近,目前所有居民都必須戴口罩外出,每兩天可以出門一次,出門的時候必須攜帶許可證並出示給門口的保安。

Rilate al la nuntempa krizo de la epidemio, mi opinias ke la ĉina registaro rapide agis por solvi la seriozan situacion kaj sukcesas eviti plej ampleksan disvastiĝon de la malsano. Ekzemple, en nia kvartalo, nuntempe ĉiuj loĝantoj devas vesti maskojn kaj povas eliri po unufoje ĉiu 2 tagoj (por tio oni devas kunporti permesilon kaj montri la la gardisto ĉe la elira pordego).

我在自己的公寓裡做飯,為此我需要購買蔬菜和其他東西。 “隔離”(kvaranteno=檢疫隔離)和長假導致市場上缺少一些基本食品,物價也有所上漲(virusa inflacio=病毒通貨膨脹)。雖然隔離的日子並不總是愉快的,畢竟不是正常生活,但是,自己的方便有時要為健康和整個社會的利益讓路。

Mi mem kuiras en mia loĝejo kaj pro tio mi bezonas aĉeti legomojn kaj aliajn aferojn laŭ la neceso. Malbona rezulto de la “kvaranteno” (= izoligo pro malsano) kaj la longa ferio estas tio ke komencas manki kelkaj bazaj nutraĵoj en la merkatoj kaj la prezoj altiĝas (= virusa inflacio). Kvankam kvaranteno ne ĉiam estas agrabla, ĉar ili ĝenas la vivon. Tamen, oni devas pensi ne nur pri nia konveneco, sed ĉefe pri ĉies sano kaj la bonfarto de tuta socio.

如果不這樣採取措施,病毒會威脅到中國乃至全世界成千上萬甚至數百萬人的生命。

Se oni ne singardas kontraŭ la viruso, oni riskas la vivon de miloj, eble milionoj da homoj tra Ĉinio kaj la mondo, kiu turnas sian atenton al ĉi tiu lando.

大多數人都密切地關注著中國的局勢,但有些人、在一些國家因為這場危機對中國人表現出偏見,好像中國人就是這種疾病本身一樣。這是種族主義,這是無法接受的!

Plej multaj homoj sincere zorgas pri la situacio en Ĉinio, sed kelkaj homoj en kelkaj landoj, uzas la krizon por montri sian antaŭjuĝon al ĉinoj ĝenerale, kvazaŭ la ĉina popolo estus la malsano mem. Oni havas nomon por tio: “rasismo”. Kaj tio estas neakceptebla!

我希望中國領導人繼續執行目前已被證明非常有效的機制,以使危機儘快結束,那時候我們就可以恢復正常生活了。

Mi esperas, ke la ĉinaj gvidantoj daŭrigu la nuntempajn sanigajn procedurojn, kiuj montriĝas tre efikaj, do la krizo estos finita kiel eble rapide kaj ni povos reveni al nia normala vivo.


翻譯/採訪:陳 吉

總監製:陳 實 趙 珺

對於武漢疫情,在西安生活和工作近10年的巴西商人認為,中國政府已快速反應並採取行動應對這一嚴重局勢



分享到:


相關文章: