03.04 “祈禱疫情早日結束,每個人的生活儘快回到正軌”——風月同天,來自韓國的樸教授在山東

63歲的樸基完教授來自韓國,他在40餘年前就成為了世界語者,現在在山東省棗莊學院任教,教授世界語和韓語。每年,他都在中國度過春節,但是今年的春節和節後這段時間,讓他感受到了和以往巨大的不同……

“祈禱疫情早日結束,每個人的生活儘快回到正軌”——風月同天,來自韓國的樸教授在山東

Saluton! Mi estas Bak Giwan el Koreio. Nun mi loĝas en Ĉinio kun mia edzino, en la urbo Zaozhuang de la provinco Shandong.

大家好,我是來自韓國的樸基完。現在,我和我的妻子住在中國山東棗莊。

Mi estas 63-jara, kaj mi eklernis Esperanton en 1973 en Koreio. Mi eklaboris en Ĉinio de 2002 kiel profesoro de korea lingvo. Mi instruis ĝin en Yanbian-Universitato kaj Jilin-Universitato. Ekde 2016 mi instruas la korean kaj Esperanton en Zaozhuang-Universitato. Jes, mi havas laborvizon de Ĉinio.

我今年63歲了。1973年,我在韓國開始學習世界語。從2002年開始,我在中國的大學裡教授韓語,先是在延邊大學,之後是吉林大學。2016年至今,我在山東省棗莊學院教韓語和世界語。是的,我拿的是中國的工作簽證。

今年是如何在山東過的春節?

Mi revenis al mia lando okaze de jarŝanĝo, kaj tiam mi unuafoje aŭdis pri la nova korona viruso. Sed tiam ĝi ne estis tiom serioza afero. Kaj mi revenis al Ĉinio, kie estas mia hejmo, en la 15a de januaro. Iom post mia reveno la pneŭmonia malsano kaŭzita de la nova viruso fariĝis serioza epidemio, kaj ne nur Ĉinio, sed ankaŭ la tuta mondo falis en grandan bruon kaj hororon.

2020年元旦,我回到韓國,第一次聽說了新型冠狀病毒的存在,當時這個病毒還不是嚴重的事情。1月15日我回到中國,因為這裡也有我的家。不久後,這種新病毒造成的肺炎就成了大規模的疫情,使得中國甚至全世界陷入喧囂和恐慌中。

Pasis tagoj kaj venis la plej granda ĉina festotago, Printempan Feston mi ordinare pasigas ĉi tie en Ĉinio. Mi jam plurfoje pasigis la festotagon en Ĉinio, ekde la jaro 2003. Multaj ĉinaj amikoj demandas min, kial mi ne revenas hejmen. Mi do respondas, ke ĉi tie en Ĉinio estas mia hejmo. Mi pensas, ke tie, kie estas mia edzino, mia rizkuirilo kaj mia komputilo, estas mia hejmo (ŝerce…). Ankaŭ ĉi jare mi pasigis la festotagon en Ĉinio, en mia urbo. Sed ĉi jare iom alie ol en la antaŭaj jaroj. Mi kaj mia edzino restis nur hejme, kaj ni ne povis vojaĝi ien ajn, eĉ ne povis eliri el la universitato. Ni estis protektataj nur en la lernejo pro la epidemio. En aliaj jaroj, ni ĉiam vojaĝis al diversaj vidindaj lokoj en Ĉinio. Tio donas al ni grandan plezuron kaj novan energion. Sed ĉi jare, ve ……

幾天後,我們迎來中國的傳統佳節——春節。我和往年一樣在中國過春節。從2003年以來我一直在中國過春節。很多中國朋友問我,為什麼我不回自己家(韓國),而我回答,這裡就是我的家。我堅定地認為,哪裡有我的妻子、我的飯鍋、我的電腦,哪裡就是我的家,哈哈哈……今年我在中國歡度春節,與往年有些不同。我和我的妻子一直待在家裡,不能外出旅行,甚至不能出校園。因為肺炎疫情,我們被保護起來。往年,我們總是到處旅遊,探訪各種景點,遊玩樂趣無處不在。但是今年……

En aliaj jaroj mi aŭdis terurajn bruojn en la antaŭnokto de la festo, foje eĉ ĉe la ripozejoj ĉe la ekspresa vojo. Sed ĉi jare mi povis aŭdi nur kelkajn ne tiel terurajn eksplodojn en mia lernejo. Verdire tio estis multe pli bone por miaj oreloj~ En la antaŭnokto de la novjara festo mi preparis materialon de la korea tradicia novjartaga manĝaĵo, nomata Tteokkuk (proksimuma prononco en Esperanto: Tokuk). Ĝi estas longa rizkuko (nomita Tteok) simila al blanka serpento, kaj ĝin mi tranĉe dispecigas por la rizkuka supo (nomita Tteokkuk), kiun ni manĝas en la unua mateno de la nova jaro. En Koreio ordinare kaj tradicie tio estas la laboro de virinoj. Sed ĉe mia hejmo nun en Ĉinio, mi mem kutime faras ĝin. Ĝi estas iom fortobezona laboro, kaj tial...

從前,在除夕夜,我會聽到爆竹聲聲不斷,甚至在高速公路的服務區也能聽到。今年,我在學校只聽到一兩聲,沒有爆竹聲響連篇。說實在的,這對我的耳朵很友好……除夕夜,我做了傳統的韓餐Tteokkuk(用世界語發音就是Tokuk)年糕湯。它的主要用料是長形的年糕(發音是Tteok),看上去有點像蜿蜒的白蛇,我會把它切片做成年糕湯(Tteokkuk),在新年第一天早上吃。在韓國,按照習俗通常是女士來做這年糕。在中國,由我這男士來做年糕,因為這是個力氣活。

En Koreio oni diras (ja vere antaŭ multaj jaroj), ke se oni dormas en la antaŭnokto de la novjara festo, liaj aŭ ŝiaj brovoj blankiĝas. Kaj multaj familianoj, ĉefe inoj, preskaŭ sendorme laboras por la preparo de la novjartaga manĝaĵo, ne nur Tteokkuk, sed ankaŭ kelkaj aliaj. Kaj oni preparas multe da kaj manĝas ĝin dum multaj tagoj, proksimume ĝis alia festotago, Plenluna Festo, la 15-a de januaro laŭ luna kalendaro.

在韓國,有個古老的傳說,就是如果有人在除夕夜睡覺,他或她的眉毛會變白。所以,很多家庭,特別是家中的女士,會不眠不休地勞動,徹夜準備新年食物,不止年糕湯,還有其他美食。人們準備的食物可以一直吃到農曆正月十五。

En Koreio kiam mi estis infano, multaj homoj ĝuis kajtoludon dum vintraj tagoj. Sed nuntempe ne tiel ofte; eble nur en kamparaj regionoj... Ĉi jare en tiu nokto mi nur preparis la manĝaĵon kaj iom frue endormiĝis danke al la malmultiĝo de eksplodoj.

我小時候,在韓國很多人喜歡在冬天玩風箏。不過現在放風箏的變少了,也許在農村地區還有……今年除夕夜(在中國),我只是做了美食,幾乎沒有爆竹聲,得以稍早入睡。

春節之後的棗莊什麼樣?

Post la neordinara Printempa Festo ĉi jare, pliseveriĝis singardado kontraŭ la epidemio, kaj decidiĝis, ke mi, ne nur mi, sed ankaŭ ĉiuj fremdlandaj profesoroj kaj studentoj de mia lernejo, devas resti nur en la lernejo. Por mi ĝi estis (kaj ankoraŭ estas) unuafoja sperto. Sentiĝis, ke la lernejo havas grandan zorgon pri la bonfarto de fremduloj, sed samtempe mi ankaŭ eksentis pli grandan danĝeron pri la epidemio. Mi kaj mia edzino do decidis, ke ni estu pli severe singardaj ne nur por ni mem, sed ankaŭ por aliaj ĉirkaŭ ni. Kiam ni promenas en la kampuso, ni ĉiam uzas maskojn, kvankam ne troviĝas aliaj homoj.

“祈禱疫情早日結束,每個人的生活儘快回到正軌”——風月同天,來自韓國的樸教授在山東

在這個不一般的春節過後,隨之而來的是為應對疫情而採取的更加嚴格的保護措施。包括我在內,棗莊學院所有外籍教師和學生都需要留在校園內。對我來說,這是首次經歷。我感覺,我們的學校對外國人的健康非常關心,但另一方面,我也感到形勢可能更加嚴峻了。於是我和我的妻子決定要加倍小心,這不僅是為了我們自己,也是為了身邊的人們。在校園散步時,儘管沒有其他人,我們也戴著口罩。

Mi aŭdas, ke ĉina registaro, ne nur la centra, sed ankaŭ la regionaj, multe klopodas por malaperigi la epidemion kaj kuraci la malsanulojn per ĉiaj rimedoj. Mi komprenas kaj alte taksas la klopodojn, kaj mi sekvas la instrukciojn. Ni devas kunlabori ĉiel por bari la propagiĝon de la epidemio. Ĉi tie en mia lernejo troviĝas entute 5 fremdlandaj profesoroj. Ni povis du-foje eliri por aĉeti necesaĵojn dum nia restado en la lernejo. Kaj tiam mi vidis, ke la stratoj estis preskaŭ malplenaj. Mirinde - Sed mi iom zorgas pri la bonfarto de ekonomio. Se tia situacio daŭrus pli longe, kredeble la tuta ekonomio kaj la ĉiutaga vivo de homoj havus grandan damaĝon. Ho, ve... Mi kaj mia edzino ĉiutage preĝas por la frua finiĝo de la epidemio kaj frua reveno de ordinara vivo de ĉiuj homoj. Mi kredas, ke ĉina registaro faras sian plej bonon, kaj esperas, ke ĝi rikoltos bonan rezulton tre baldaŭ.

據我所知,中國政府——不止中央,也有地方——為戰勝疫情、醫治病患做了很多努力,採取有效措施。我很理解,並且對此高度認可,聽從指導。我們共同努力預防病毒傳播。現在,我們校園裡居住著五位外籍教師,在為期三週的時間內,我們可以出門兩次購買必需品。外出的時候,我看到,街道很空曠,實在不可思議。我也有些關心經濟的狀況,如果這種情況持續得更久一些,整體經濟和人民生活都會受到不小的影響。我和我的妻子每天都在祈禱疫情早日結束,每個人的生活儘快回到正軌。我相信,中國政府正在竭盡全力,並肯定會在不久以後戰勝疫情獲得勝利。

En la komenco de la fermiĝo de nia lernejo mi aŭdis, ke en mia urbo ĉe iu apartamento troviĝis unu malsanulo de la epidemio kaj tial la tuta apartamento estis blokita kaj neniu povas eliri el ĝi. Kaj tuj poste ne nur la apartamento, sed ankaŭ preskaŭ ĉiuj apartamentoj kaj vilaĝoj de mia urbo komencis bloki la regionon kaj protekti siajn loĝantojn. En la urbo nun troviĝas neniu aŭtobuso nek taksioj. Nur kelkaj privataj aŭtoj veturas surstrate, eble por aĉeti necesaĵojn. Kaj ĉiutage, eble kelkfoje en unu tago, la koncernataj registaraj instancoj de mia urbo kaj de la provinco Shandong sendas saĝtelefonajn mesaĝojn pri la epidemio kaj ankaŭ pri la prezoj de ĉiutagaj manĝaĵoj. Mi vidas, ke en mia urbo ĉiutagaj necesaĵoj estas sufiĉaj kaj la prezoj estas stabilaj. Tio donas al mi du-specajn malajn emociojn samtempe, nome la trankvilon kaj ankaŭ la maltrankvilon. Ĉio nun ŝajnas esti kvazaŭ milito.

在我們的校園剛開始實行封閉式管理的時候,我聽說,本城有個人感染了新冠病毒,於是這戶人家被隔離了。很快,不僅這一家,幾乎所有的單元樓小區和村鎮都開始封閉起來。棗莊的公交車和出租車都不見了,只有一些私家車開在路上,大概是為了購買生活用品而出來。每天幾次山東省和棗莊市的政府機構會發送短信等通報疫情和每日食品價格。我看到,我的城市目前日用品足夠多,價格也穩定。這同時給了我相互矛盾的兩種感覺,我感到安心,又不安心,因為一切就像是戰時一樣。

Hodiaŭ (17-a de februaro) mi kaj mia edzino vizitis bazaron per mia aŭto kun miaj du aliaj fremdlandaj kolegoj kun helpo de la oficistino de la internacia oficejo de la universitato. Hodiaŭ mi trovis, ke surstrate troviĝas iomete pli da homoj kaj aŭtoj ol antaŭ 2, 3 semajnoj. Unu el miaj kolegoj volis aĉeti kelkajn medikamentojn en apoteko, kaj mi vidis duone malfermitan apotekon: la apotekistoj ne akceptas vizitantojn ene kaj la vizitantoj devas stari ekstere, la pordo estas iom loze fermita, kaj oni povas interparoli kaj transdoni medikamentojn tra la pordfendo. Por mi ĝi estas unuafoja sperto. Kaj mia amiko sukcesis aĉeti la bezonatajn medikamentojn.

今天(2月17日)我和妻子以及兩位外籍同事,在棗莊學院外事辦公室同事的協助下,一起開車出門購物。我發現街上的人比兩三週之前多了一些。一位同事需要買藥,於是我看到了一家“半開門”的藥店:藥店工作人員坐在門裡,買藥的人站在門外,店門留了一條縫,雙方可以對話,通過門縫交錢拿藥。對我來說這可是首次經歷。而我的同事成功地買到了需要的藥。

我們將會很快回到正常生活

De hodiaŭ mia universitato malfermis klasojn interrete. Laŭ mia scio, ne ĉiuj klasoj funkcias tiamaniere. Ankaŭ mi volas fari tiel, kaj de morgaŭ mi komencos mian klason per la aplikaĵo WeChat. Mi decidis fari tion, ĉar mi ne scias, ĝis kiam daŭros la epidemio. Se mi atendus sen klasoj, ĝis ĝi finiĝos, eble mi ne povus bone plenumi mian klason ĉi semestre. Mi aŭdis, tamen, ke ĝis hodiaŭ ĉiuj profesoroj kaj oficistoj de mia universitato devas alveni al Zaozhuang, mia urbo. Kaj ili (se ili venis de aliaj urboj) devas restadi hejme dum 2 semajnoj. Mi do supozas, ke mia univesitato povos normaliĝi plej frue post 2 semajnoj.

從今天起,棗莊學院開啟網上授課了。不過據我所知,並不是所有的課程都是這樣的。我也想開設網課,明天起我就要用微信授課了。我決定這麼做,是因為我不知道疫情會持續到什麼時候。如果我等待下去,疫情結束時恐怕我將無法完成這個學期的課時。但是我也聽說,今天是學校的所有教師和工作人員回到棗莊的截止日期,而這些從外地回來的人員需要居家觀察兩週。那麼,我們學校將會在兩週以後恢復正常授課。

Mi aŭdas, ke multaj landoj en la mondo ankaŭ zorgas pri la propagiĝo de la epidemio. Jes, kompreneble. Sed oni devas ankaŭ kompreni la malsamajn situaciojn kaj cirkonstancojn de ĉiuj landoj. Ne ĉiuj landoj povas havi saman rimedon por ĉiu afero. Ĉiu lando havas sian plej bonan rimedon, ĉu ne? Kaj troa reago kontraŭ la epidemio ne kontribuas al ĝia efika forigo. Mi fojfoje ricevas mesaĝojn kaj telefon-alvokojn de miaj konatoj en Koreio kaj Japanio, kiuj zorgoplene demandas pri la epidemio. Mi pensas, ke ili sentas la danĝeron pli serioze ol mi. Tio do signifas, ke iliaj informoj estas iom troigitaj. Mi aŭdis, ke la epidemio mem ne estas tiel serioza malsano. Ni ne bezonas tro brue reagi al ĝi. En la mondo ĉiam estas malsanoj, kaj ili ĉiam estas venkataj de homoj. Ni povas venki! Tio estas la natura afero de homa vivo. Ni, ĉiuj homoj en la mondo, devas kompreni tion kaj esti iom pli prudentaj.

我聽說,世界上很多國家也同樣在關注疫情擴散。但是我們應當理解其他國家的形式和環境,不是每個國家都有這樣的應對措施。每個國家都有自己的辦法,不是嗎?而太過度的反應並不能有效控制疫情。我時不時地會收到韓國和日本朋友的電話和信息,他們充滿關切地詢問疫情的情況。我想,他們可能比我還要擔心。這表示,他們接受到的信息是被誇張過的。據我聽說,新冠肺炎本身並不是那樣嚴重的疾病。我們不需要如此反應過度。世界上總是存在流行病,而它們總會被人類戰勝的。我們一定會勝利!這是人類生活中的自然現象。我們每個人都需要明白這一點,並且冷靜應對。

Mi esperas kaj kredas, ke la epidemio, kiu nun multe ĉagrenas nin ĉiujn, tutverŝajne malaperos baldaŭ kaj nia ĉiutaga vivo revenos, kaj ĉiuj homoj rapidos al siaj laboroj. Mi deziras baldaŭ revidi miajn studentojn de la Esperanto-fako de mia universitato. Vivu Ĉinio kaj malvivu la viruso!

我希望,也堅信,這讓我們無比煩惱的疫情,將會在不久後結束,我們將回歸日常生活,開始忙碌的工作。我期待,早日見到我的世界語專業的學生們。中國萬歲而病毒滾開!


翻譯:謝瑞鋒

策劃:陳 吉

總監製:陳 實 趙 珺

“祈禱疫情早日結束,每個人的生活儘快回到正軌”——風月同天,來自韓國的樸教授在山東



分享到:


相關文章: