02.26 在北京隔離的日子......《我為什麼回到疫情下的中國?》系列之三

回顧:


2009年,全球都因一種叫“豬流感”的新型流感病毒而恐慌。當時我一部分時間住在坎皮納斯的家中,一部分時間住在我女友所在的聖保羅。我記得當時在聖保羅地鐵上有人戴著口罩,在巴西也開始流行用70%的酒精消毒,人們習慣隨身帶一小瓶給手消毒。我女友有一次在地鐵裡咳嗽,讓別人都很害怕。

En 2009 la mondo panikis pro nova gripa viruso, konata kiel porka gripo. En tiu epoko mi estis vivanta parte en Campinas, kie mi loĝis, parte en San-Paŭlo, kie loĝis mia koramikino. Mi memoras plurajn homojn uzantaj maskon en san-paŭla metroo. Ankaŭ en tiu epoko populariĝis en brazilo la 70%-akrema alkoholo, kaj brazilanoj alkutimiĝis kunporti boteleton da tio por purigi la manojn. Mia koramikino iam tusis en metroo kaj aliuloj timegis ŝin.

在北京隔離的日子......《我為什麼回到疫情下的中國?》系列之三

回北京後的兩週時間裡,我在家工作

過了一段時間,我搭車回老家,司機恰好是從我母校畢業的醫學生,第一批“豬流感”患者就是被送到了他當時所在的醫院。那個學生告訴我,當第一批病患入院時,他們被隔離在單獨的地方,在入口安排了門衛,禁止未經授權的人員進入。一開始只允許高級專家探視病人,進去時還必須穿著特殊防護服。但幾周以後,這種新流感表現得並沒有比其他流感更危險,新流感的患者跟其他患者一樣接受治療,甚至醫學院的學生也開始參與治療。

Post iom da tempo mi vojaĝis per petveturo al mia devenurbo, kaj la ŝoforo estis ĝuste studento pri medicino de mia universitato, al kies hospitalo oni alportis la unuajn malsanulojn pri porka gripo. Tiu studento rakontis al mi, ke kiam la unuaj pacientoj kun la nova malsano atingis la hospitalon, oni metis ilin en aparta loko, kiu estis izolita, kaj oni metis gardistojn ĉe la enirejo por bari lavojon al homoj ne rajtigitaj iri tien. Nur altrangaj fakuloj rajtis viziti tiujn malsanulojn, kaj ili nepre devis uzi specialajn vestojn por eniri tiun lokon. Post kelkaj semajnoj, tamen, evidentiĝis ke tiu nova gripo ne estas pli danĝera ol aliaj, kaj pacientoj kun tiu nova gripo komencis ricevi kuracadon samkiel aliaj pacientoj, eĉ studentoj komencis kuraci tiujn pacientojn.

最初,人們非常擔心H1N1,因為它剛剛出現,不清楚到底有多危險,而今年的新冠病毒在剛出現時也是如此:它對人類健康的影響未知,醫生不知道如何治療,缺乏在人群中傳播的確切數據,等等。因此中國政府採取了嚴厲措施來防止傳染。現在,醫務人員更好地瞭解瞭如何治癒這種疾病並防止其傳播,康復的人數也在逐日增加,而新感染的人數逐步減少。同時,中國人的生活也在逐漸迴歸正軌。

Tiam komence estis granda zorgo pri nova H1N1, ĉar ĝi estis nova kaj oni ne sciis kiom danĝera ĝi estas, kaj la samo aplikeblas al ĉijara COVID-19: ĝia efiko sur homa sano estis nekonata, kuracistoj ne sciis kiel trakti ĝin, mankis datumoj pri kiom danĝera ĝi estas, kiel ĝi infektas homojn, ktp., kaj pro tio la ĉina registaro adoptis drastajn rimedojn por malfaciligi la disiĝon de la epidemio. Nun medicinistoj pli bone komprenas kiel kuraci tiun malsanon kaj eviti ĝian disiĝon, sekve la nombro de resaniĝintoj kreskas tagon post tago, dum malkreskas la nombro de nove infektitaj homoj. Samtempe, la vivo en Ĉinio iom post iom normaliĝas.

2009年與那名醫學生的聊天幫我瞭解了病毒和流行病。當時他說:“也許你已經感染了這種病毒,而沒有任何症狀。如果你還沒感染,未來也會感染。”怎樣理解呢,病毒其實是我們日常生活的一部分,無法被徹底清除,所以我不害怕回中國:新冠病毒也許會在世界範圍內傳播,這也許是不可避免的。不同在於,得益於中國的經驗,其他國家可以有效應對它。我的一位哥倫比亞朋友就從醫生那裡聽到了這一看法。在巴西,我每天都關注著中國疫情發展的統計數據和信息,並確信了三件事:1,疫情將在2月底得到控制(在湖北需要更多時間);2,在有2400萬居住人口的北京,只有4人(當時只有1人)死於這種疾病,對比下來還有其他致死率更高的疾病;3,絕大多數報告的病例都在湖北省,我認為在北京沒理由過於擔心。基於這些原因,以及我覺得自己應該在報道新冠病毒疫情方面發揮作用,我回來了,並不為此後悔。

Tiu babilado kun studento pri medicino en 2009 multe helpis min kompreni pri virusoj kaj epidemioj. Tiam li diris: “Eble vi jam havis tiun viruson kaj eĉ ne havis simptomojn. Se vi ankoraŭ ne havis ĝin, iam vi havos”. Pro tiu kompreno, ke virusoj estas parto de nia ĉiutaga vivo kaj ne eblas entute eviti ilin, mi ne timis reveni al Ĉinio: COVID-19 disiĝos tra la mondo kaj tio estas neevitebla. La diferenco estas, ke danke al la ĉina sperto, aliaj landoj estos pretaj por efike kontraŭbatali ĝin. Amiko el Kolombio aŭdis ĝuste tion de kuracisto. En Brazilo mi akompanis ĉiutagajn statistikojn kaj informojn pri la evoluo de la epidemio en Ĉinio, kaj konvinkiĝis pri tri aferoj: 1 - la epidemio estos regata ĝis la fino de februaro (en Hubei pli da tempo estos bezonata). 2 - En Pekino, kie vivas 24 milionoj da homoj, nur kvar (tiam estis unu) forpasis pro tiu malsano. Estas aliaj malsano, kiuj mortigas pli da homoj. 3 - Preskaŭ ĉiuj kazoj raportitaj estas en Hubei-provinco, en Pekino mi ne vidas kialon por tiom da timo. Pro tiuj kialoj, kaj ankaŭ pro la sento, ke mi estas pli utila raportante pri COVID-19 el Ĉinio, mi revenis. Kaj mi ne pentas.

在北京隔離的日子......《我為什麼回到疫情下的中國?》系列之三

2月11日,我在回北京後第一次騎車出門

我不後悔,因為在國外,由於對新冠病毒的誤解,產生了對亞洲人特別是中國人的歧視。我讀到有關中國各地飢餓和屍橫遍地的假新聞,有關這次疫情的誇張消息,以及主觀臆造的很多中國人並不存在的飲食習慣。當然,關於這種病毒的起源及其在中國的傳播,也不缺乏陰謀論。只有通過事實,才有可能消除誤導和偏見,我要加入這場戰鬥。

Mi ne pentas, ĉar eksterlande mi vidis kreskon de diskriminacio kontraŭ azianoj, speciale ĉinoj, pro misinformado pri COVID-19. Mi legis falsajn novaĵojn pri malsato kaj surstrataj kadavroj tra tuta Ĉinio, troigitajn informojn pri la epidemio kaj multajn antaŭjuĝojn pri "ĉinaj" manĝkutimoj, kiujn ĉinoj ne havas, kaj kompreneble ne mankas konspiroj pri la origino de tiu viruso kaj ĝia disiĝo en Ĉinio. Nur per la vero eblas kontraŭbatali misinformadon kaj antaŭjuĝojn, kaj al tiu batalo mi aliĝis.

回到北京後,我開始了為期14天的居家隔離觀察。我在家工作,自己做飯,很少外出。在北京的第一個星期一,我第一次去了超市,在超市入口有保安檢查每個顧客的體溫。由於每天需要做飯,我要買很多食物囤在家裡,但超市有些品種不全:我沒買到香腸和奶酪,而且蔬菜也不新鮮。這在春節期間也算是正常現象,從週四開始,我在超市就能找到各種生鮮食物了。

Post mia alveno en Pekino, komenciĝis mia 14-taga kvaranteno. Mi laboras hejme, kuiras mian propran manĝaĵon kaj malofte iras eksteren. En mia unua lundo en Pekino mi iris al superbazaro por unua fojo en tiu ĉi monato, kaj ĉe la enirejo estis gardisto kontrolante korpan temperaturon de ĉiu kliento. Mi decidis aĉeti multe da manĝaĵo kaj stoki ĝin hejme, pro la neceso kuiri ĉiutage, tamen mankis kelkaj produktoj: mi ne sukcesis aĉeti kolbasojn nek fromaĝon, kaj la vegetaĵoj ne estis freŝaj. Tio estas normale dum Printempa Festo, kaj ekde ĵaŭdo mi senprobleme trovas freŝajn legomojn kaj kreskaĵojn en superbazaroj.

在北京隔離的日子......《我為什麼回到疫情下的中國?》系列之三

從我家窗口只能看到空空的街道

第二天,我去了一家購物中心給我的電腦買鼠標。我藉此機會在幾乎空無一人的餐廳裡吃了午餐。許多餐館都關門了。我被提醒儘量避免出門用餐,但我時不時得這樣做,一方面因為我想吃一些特別的東西,另外還因為在外面能吃一些自己在家做不了的食物,它們有益健康。我買鼠標的店裡只有一位工作人員,而我是唯一的客戶。我趁機去了一家超市,找到了前一天沒買到的香腸。

En la sekva tago mi iris al butikumcentro por aĉeti muson por mia komputilo. Mi profitis la okazon por tagmanĝi en restoracio, kiu estis preskaŭ dezerta. Multaj aliaj restoracioj estis fermitaj. Oni petis al mi eviti manĝi ekster mia hejmo, sed mi fojfoje tion faris, ne nur pro la emo manĝi ion specialan, sed ankaŭ pro tio, ke en restoracio mi manĝas kelkajn manĝaĵojn kiujn mi ne scipovas kuiri, kaj ili kontribuas por mia sano. En la vendejo, kie mi aĉetis muson, estis nur unu vendisto kaj mi estis la nura kliento. Mi profitis la okazon por ankaŭ viziti superbazaron, kaj tie trovis la kolbasojn kiujn mi ne sukcesis aĉeti en la pasinta tago.

週三我的水和牛奶要喝完了,所以我決定去一趟超市,但我常去的那家沒開。隨後我改變了計劃,去了另一家,那家的牛奶價格實惠。在那我終於買到了奶酪,用它在接下來的一週做了好幾道菜。在那一週,我從巴西帶來的食物特別有用,尤其是木薯粉,我經常用它來烹飪早餐。

Merkrede mankis al mi akvo kaj lakto, do mi decidis iri al alia superbazaro, sed ĝi estis fermita. Mi do ŝanĝis la planon kaj vizitis alian superbazaron, kie mi kutime aĉetas lakton kontraŭ bona prezo. Tie mi finfine trovis fromaĝon, kiun mi uzis dum la semajno por kuiri kelkajn pladojn. Manĝaĵoj kiujn mi kunportis el Brazilo estis speciale utilaj dum tiu semajno, speciale manioka amelo, kiun mi ofte uzis por kuiri matenmanĝon.

週末到了,乾點啥呢?據我所知,公園、博物館和其他名勝古蹟都關門了。此外,室外還颳起了強風。星期六,我騎自行車去了附近的一個小市場,發現它還開著。我很想在隔壁的餐館吃碗麵條,但是它關門了,我只能在家裡做飯。我決定在外面吃晚飯,但是六點以後沒找到營業的餐廳,我又只能回家吃飯了。

Alvenis semajnfino, sed kion fari? Parkoj, muzeoj kaj aliaj interesaj lokoj estis, laŭ mia scio, fermitaj. Cetere ne eblis elteni la fortan venton ekstere. Sabate mi iris per biciklo al malgranda merkato proksime al mia hejmo, kaj konstatis ke ĝi funkcias. Mi ege volis manĝi nudelojn en la apuda manĝejo, sed ĝi estis fermita kaj mi finfine kuiris hejme. Mi decidis vespermanĝi ekstere, sed ne sukcesis trovi malfermitan restoracion post la sesa horo. Mi denove manĝis hejme.

在接下來的一週,我在外面吃了兩次飯,每次都是在上週吃過午餐的那家餐廳。第一回,我正常地點餐吃飯。第二回,女服務員給我檢查了體溫。到第三回,女服務員不僅檢查了體溫,還在每日就餐人員名單上記下了我的電話號碼。這證明了在節後返城的關鍵時刻,北京市政府實施了嚴格的管控措施。在那一週,我還注意到超市營業員穿著雨衣或覆蓋全身的衣物,而之前他們只是戴著口罩。

En la sekva semajno mi dufoje manĝis ekster mia hejmo, ambaŭfoje en la sama restoracio kie mi manĝis en la pasinta semajno. Je la unua fojo, mi simple mendis kaj manĝis. Je la dua fojo, kelnerino kontrolis mian korpan temperaturon. Je la tria fojo, la kelnerino ne nur kontrolis mian temperaturon, sed ankaŭ notis mian telefon-numeron en listo de homoj, kiuj tie manĝis en tiu tago. Tio atestas la efektivigon de rekomendo de la pekina registaro pri strikta kontrolado en tiu ĉi ŝlosila momento, kiam homoj revenas al la urbo post la feritago. Dum la semajno mi ankaŭ rimarkis, ke funkciuloj de superbazaroj nun uzas pluvjakon aŭ vestaĵon, kiu kovras la tutan korpon. Antaŭe ili uzis nur maskon sur vizaĝo.

在北京隔離的日子......《我為什麼回到疫情下的中國?》系列之三

北京街頭的車又多了起來

春天是我最喜歡的季節,因為能看到冬天過後綠色重歸大地——花朵和葉子從裸露的樹枝上萌芽,植物從土壤下面冒出來,景色也逐漸美起來,這場景真是太棒了。現在我看到,車輛逐漸重新出現在大街上,孩子們回到操場玩耍,城市越來越熱鬧,一些公園又開門了。北京在春天重生。

Printempo estas mia plej ŝatata sezono, ĉar mi vidas la renaskiĝon de la verdo post la vintro. Estas mirinde vidi florojn kaj foliojn naskiĝi el nudaj branĉoj, novajn plantojn ekaperi subite el sub la grundo, kaj la pejzaĝo iom post iom pli beliĝas. Ĉifoje mi spektas pli grandiozan renaskiĝon: veturiloj iom post iom reaperas sur la stratoj, infanoj revenas al placoj por ludi, la urbo fariĝas pli bruema, kelkaj parkoj denove funkcias. Pekino renaskiĝas en printempo.



在北京隔離的日子......《我為什麼回到疫情下的中國?》系列之三


分享到:


相關文章: