02.26 《我為什麼回到疫情下的中國?》系列之二:巴西世界語者回到疫情下的中國

回顧


首先,我想說一下我聽過的有關中國疫情期間出現的不實信息。在國外有人認為,整個中國的情況都與武漢一樣嚴重,其實並不是這樣的。在湖北,尤其是武漢,機場和車站受疫情影響被關閉,或在特殊條件下運營,但是在中國其它地方,機場和火車都是正常運營的。大多數的新冠肺炎病患和死亡案例都在湖北,主要是武漢。由於政府對病毒傳播採取了防控措施,在中國其他省份的感染者並不多。

Unue mi volas klarigi pri la eraraj informoj, kiujn mi aŭdis pri vojaĝoj al Ĉinio. Eksterlande homoj pensas, ke en tuta Ĉinio la situacio estas tiom serioza kiel en Wuhan. Tio ne veras. En Hubei-provinco, speciale en Wuhan, flughavenoj kaj stacidomoj estas fermitaj aŭ funkciantaj sub specialaj kondiĉoj pro la epidemio, sed en aliaj partoj de Ĉinio ili normale funkcias. Plejparto de la malsanuloj kaj viktimoj de la nova pneŭmonito estas en Hubei, ĉefe en Wuhan. En aliaj partoj de Ĉinio malmultaj homoj estas trafitaj de la nova viruso, ĝuste pro la efiko de la politikoj de la registaro kontraŭ la disiĝo de la viruso.

《我為什麼回到疫情下的中國?》系列之二:巴西世界語者回到疫情下的中國

我搭乘中國國際航空公司的波音777前往北京

北京、上海和其他城市的國際機場都在正常運營中,並允許來自國外的航班入境。確實有些國家(例如意大利和菲律賓)暫時禁止航班往返中國,但是大多數國家並沒有這麼做。多數取消往返中國航班的航空公司是因為缺少乘客,在這段時間外國遊客不到中國,中國人也不出國旅行。

Internaciaj flughavenoj de Pekino, Ŝanhajo kaj aliaj urboj normale funkcias kaj ricevas flugojn el eksterlando. Estas fakto, ke kelkaj landoj, kiel Italio kaj Filipinoj, preferis portempe malpermesi flugojn el kaj al Ĉinio, sed en plej multaj landoj tiu malpermeso ne ekzistas. Plejparto de la aviadaj kompanioj kiuj nuligis flugojn al Ĉinio, faris tion ĉefe pro manko de pasaĝeroj: turistoj ne plu venas al Ĉinio, kaj ĉinoj evitas vojaĝi pro la epidemio.

在我旅行起點的巴西,我以為自己登機時需要走一些特殊程序,但我發現自己的待遇和其他乘客沒有什麼區別,我的行李被正常運往北京,沒人問我問題,也沒收到任何通知。同行的有一些中國乘客,大多戴著口罩。我第一次在巴西機場聽到中文廣播,內容是關於來自中國的乘客的隔離措施。當我搭乘的航班抵達法蘭克福時,我從舷窗看到中國東方航空公司的飛機起飛,我想它一定是飛往中國的。

En Brazilo, kie la vojaĝo komenciĝis, mi supozis ke estus iu speciala proceduro por mia enaviadiliĝo, sed oni traktis min samkiel aliaj pasaĝeroj: mia bagaĝo estis normale sendita al Pekino kaj neniu faris al mi demandojn nek donis al mi specialajn informojn. Estis kelkaj ĉinaj pasaĝeroj, multaj kun masko, kaj por unua fojo mi aŭdis en brazila flughaveno anoncon en la ĉina lingvo, pri la kvaranteno al pasaĝeroj alvenintaj el Ĉinio. Kiam mia aviadilo surteriĝis en Frankfurto, mi vidis tra la fenestro ekflugon de aviadilo de China Eastern, kiu estis certe fluganta Ĉinien.

《我為什麼回到疫情下的中國?》系列之二:巴西世界語者回到疫情下的中國

乘客們在法蘭克福等待飛往北京

法蘭克福機場的人比平時少,畢竟少了很多中國遊客。在商店裡僅有幾位顧客,基本都是中國人。牆上能看到春節折扣的通知、中文廣告和機場地圖,上面標出哪些商店支持微信或支付寶付款。

En Frankfurto, la flughaveno estis malpli homplena ol kutime, pro la manko de amaso da ĉinaj turistoj. En la vendejoj estis malmultaj klientoj, preskaŭ ĉiuj ĉinoj. Sur muroj, anoncoj pri rabatoj pro Printempa Festo, reklamoj en la ĉina lingvo kaj mapo de la flughaveno kun indikoj pri kiuj vendejoj akceptas pagon per Wechat aŭ Alipay.

CA932這趟去中國的航班我坐過不少次,所以對它很熟悉,中國國航一般會使用波音747飛機,這是波音製造的最大商用飛機。通常候機的人會非常多,在登機口附近根本沒座位,登機時也會排長隊。而這次有個明顯的區別:航班飛機換為波音777,也就是那種一排9個座位的飛國內航線的飛機,而不是通常10個座位的大飛機。顯然,這是缺少乘客造成的。

Mi diversfoje uzis tiun saman flugon, CA932, por vojaĝi Ĉinien, do mi bone konas ĝin: por tiu flugo Air China uzas aviadilon Boeing 747, laplej granda komerca aviadilo fabrikita de Boeing. Kutime estas tiom da homoj atendantaj tiun flugon, ke mankas sidlokoj proksime al la pordego, kaj dum enaviadiliĝo estas giganta vico. Ĉi foje estis okulfrapa diferenco: estis sendita aviadilo Boeing 777 simila al tiuj, kiujn mi fojfoje uzis por enlandaj flugoj, kun naŭ seĝoj po vico anstataŭ la 10 kutime uzataj de aviadaj firmaoj. Evidente tio rezultas de manko de pasaĝeroj.

以往飛中國的航班中國乘客一般佔一半,但是這次幾乎都是中國人,我只看到了幾個外國人:兩個德國人和來自非洲的一家人。機場很安靜,登機口附近有很多空座位。

Antaŭe ĉinoj estis ĉirkaŭ duono de la pasaĝeroj atendantaj flugon Ĉinien, sed ĉi foje preskaŭ ĉiuj estis ĉinoj, mi vidis nur kelkajn eksterlandanojn: du germanoj kaj familio el Afriko. La flughaveno estis kvieta kaj abundis malplenaj seĝoj apud la pordego.

在登機時,隊伍並不長。在登機口,工作人員先為每一位乘客測體溫,然後放行。在機艙門口,空姐建議每位乘客在整個旅程中都戴著口罩。我所有的口罩都放在行李箱裡,到達中國後才能取出,所以一位空姐給了我一個新的口罩,我在飛行中就用的它。

Dum enaviadiĝo, la vico ne estis granda. Ĉe la pordego, funkciulo kontrolis la korpan temperaturon de ĉiu pasaĝero antaŭ ol liberigi ĝin por la vojaĝo. Ĉe la pordo de la aviadilo, stevardino admonis ĉiun pasaĝeron nepre uzi maskon dum tuta vojaĝo. Ĉiuj miaj maskoj estis en la valizo, ricevota nur okaze de mia alveno en Ĉinio, do stevardino donacis al mi maskon novan, kiun mi uzis dum la flugo.

《我為什麼回到疫情下的中國?》系列之二:巴西世界語者回到疫情下的中國

空蕩蕩的北京首都國際機場

起飛後,空姐向每位乘客發了一份問卷,要求我們填寫並交回。問卷需要填寫姓名、在中國的地址、電話號碼、飛機座位的信息等,並回答兩個問題:一是最近14天是否到過湖北,二是關於是否有新冠病毒引起的相關症狀。到達北京後,我還要填寫另一份類似的調查表,寫下自己的航班號。顯然,管理部門的職責是迅速識別和聯繫與感染者一起旅行的人,以有效地預防疾病的傳播。

Post la elteriĝo, stevardinoj disdonis al ĉiu pasaĝero demandaron, kiun ni nepre devis plenumi kaj redoni. En tiu demandaro oni devis informi nomon, adreson en Ĉinio, telefon-numeron, sidlokon en la aviadilo kaj respondi du demandojn: unu pri vizito al Hubei en la lastaj 14 tagoj, kaj alia pri simptomoj de la malsano kaŭzita de koronviruso. Alveninte en Pekino, mi devis plenumi similan demandaron, en kiu oni demandas la numeron de la flugo. Evidente la zorgo de aŭtoritatoj estas rapide identigi kaj kontakti homojn, kiuj vojaĝis kune kun infektito, por tiel efike bremsi disiĝon de la malsano.

在飛行過程中,我旁邊的那對夫婦沒有喝水也不吃飯,我猜這是因為害怕摘下口罩,但是大多數乘客在漫長而勞累的飛行期間正常飲食。或許對於習慣戴口罩的人而言沒有什麼不尋常的,但於我,這真是我一生中最難受的旅行——因為我覺得戴口罩真的不舒服。

Dum la flugo, la paro apud mi nenion trinkis nek manĝis, mi supozas ke pro timo demeti la maskon, tamen plejparto de la pasaĝeroj trinkis kaj manĝis normale dum la flugo, kiu estis longa kaj laciga. Tiu estis la plej malkomforta flugo de mia vivo, simple pro tio, ke mi sentas malkomforton kun masko sur mia vizaĝo, sed por homo kiu kutimas uzi maskon tio estis nenio ekster ordinara.

到了北京,我對空曠的機場感到驚訝。機場裡乘客非常少,排隊入境的隊伍也比平時短得多,等行李的大廳更是幾乎空無一人。在出口見不到平時接機的密集人群,只有幾個人。公共汽車站和道路空蕩蕩的,機場快線車站也一樣。

En Pekino, mi surpriziĝis pro la malplena flughaveno. Tre malmultaj pasaĝeroj estis tie; vico por eniri la landon estis multe pli malgranda ol kutime; kaj la ĉambrego kie ni atendas niajn valizojn estis preskaŭ dezerta. Ĉe la elirejo ne plu estis amaso da homoj atendantaj alvenintojn, nur kelkaj estis tie. Bushaltejoj kaj stratoj estis preskaŭ dezertaj, samkiel la stacio de la ekspresa trajno al la flughaveno.

《我為什麼回到疫情下的中國?》系列之二:巴西世界語者回到疫情下的中國

空曠的東直門地鐵站

在機場快線上估計有三十名乘客。東直門地鐵站有很多商場、三條交匯的地鐵線路和一個大型公交樞紐,所以平日總是人山人海,但是那天,地鐵站和走廊裡都空蕩蕩的。走了一陣後,我獨自一人到地鐵2號線的站臺等車。西直門地鐵站也空了,我在那裡換乘了4號線,乘客稍微多了些。到家後,我摘掉了那隻在飛機上戴了很久的口罩,終於可以不用戴口罩呼吸了。

En la trajno estis eble trideko da pasaĝeroj. En Dongzhimen, kie troviĝas multaj vendejoj, stacioj de tri metroaj linioj kaj granda bus-stacidomo, ĉiam estas multego da homoj, sed en tiu tago stacioj kaj koridoroj estis preskaŭ dezertaj. Post iom da piedirado mi estis sola en la stacidomo atendante la trajnon de metrolinio 2. Same malplena estis Xizhimen-stacio, kie mi ŝanĝis al linio 4, kun iom pli da pasaĝeroj en tiu momento. Atinginte mian hejmon, mi forĵetis la maskon, kiun oni donacis al mi en la aviadilo, kaj finfine povis denove spiri aeron sen masko post tiom da tempo.



《我為什麼回到疫情下的中國?》系列之二:巴西世界語者回到疫情下的中國


分享到:


相關文章: